Serafo

Serafo
Informoj
Originala nomo שרף
vdr
Pentraĵo de serafo farita de Viktor Vasnecov

Serafoj estas altrangaj anĝeloj. Ili menciiĝas en la bibliaj libroj Jesaja kaj en la Apokalipso de Johano kaj en la Nag-Hamado-libro La Estiĝo de la Mondo.

La vorto 'seraf' devenas, pere de la latina, de la hebrea verbo saraph (bruli) kaj ankaŭ retroviĝas en la akada sarapu (bruli) kaj en la mezegipta śrf (varmi).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search